Kiel instali la Esperanto-traduko de GNUaj mesaĝoj

Elŝutu dosieron eo.po.txt kaj meti ĝin en dosiero sh-utils.po.

Traduku sh-utils.po al sh-utils.mo:

msgfmt -o sh-utils.mo sh-utils.po
La msgfmt programo estas parto de la debiana pakaĵo 'gettext', mi ne precize scias kian sistemon vi uzas, sed supozeblas ke vi povus trovi ĝin.

Se vi trovas erarojn, skribu al la verkisto de la traduko. Kelkaj verkistoj ne ili mem uzas "msgfmt" por trovi erarojn, sed la eraroj kutime estas simple solveblaj.

Tiam metu la dosieron sh-utils.mo en dosierujo /usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES. Kvankam ne estas tute certa ke tiu loko por ĉiu sistemo samas.

Eble oni kutime disdonas tiujn ĉi .mo-dosierojn. Verŝajne tiel estas, ĉar mi havas nur tiujn dosierojn (kaj ne la .po-ajn) de ekz. la nederlanda.

Se tiam LANG = eo aŭ LANGUAGES = eo:nl:en aŭ simile, tiam la mesaĝoj aperas en esperanto! Precize en la bash ŝelo:

/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES$ LANG=eo
/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES$ LANGUAGES=eo:nl:en
/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES$ export LANG LANGUAGES
/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES$ export | grep LANG
declare -x LANG="eo"
declare -x LANGUAGE="eo:nl:en"
/usr/share/locale/eo/LC_MESSAGES$ 

Ni aŭdis pri sukceso kun sh-utils. Michiel ankaŭ provis instali bash.po, kiu ekzistas, sed tio ne jam sukcesis, eble li nomis ĝin erare, kaj ni ne jam trovis ekzemplon de kio ja estu ĝia nomo.

Ĉi tiu paĝo estis skribita kun helpo el Michiel Meeuwissen, kiuj li mem havis helpo el Pablo Saratxaga.


Iru al la hejmpaxo de Jim Kingdon