Skribi esperante kun japanaj ideografiaĵoj

En lerni la esperantan kaj (iomete) la japanan, mi vidis la similecon inter la kunmetaĵoj en la du lingvoj (aliaj lingvoj havas kunmetaĵojn ankaŭ do la afero ne estas nur de la japana kaj la esperanto). Ekzemple:

Esperante: trink- + ejo -> trinkejo

Japane: saka + ba -> sakaba (saka = trinko; ba = ejo; sakaba = trinkejo)

Japane, la eroj de la kunmetaĵoj ofte uzas ideografian signon, kiu havas certas sencon. Ekzemple oni povas skribi "ba" kun multaj ideografiaĵoj, depende de la signifo. Do oni povas eble pli facila kompreni la signifon. En esperanto, oni povas uzi la literojn "ej" kun signifo, kion ne rilatas al la radiko "-ej-".

Nu, povus oni skribi esperante kun la japanaj ideografiaĵoj? Oni skribus certajn radikojn kun la japanaj ideografiaĵoj, kaj prononci ilin esperante. Oni jam povas prononci japanajn ideografiaĵojn aŭ japane aŭ ĉine. Do mia ideo similas ĉi tion.

Mia paĝo kun pli da informo uzas la japanajn signojn (uzanto Unikodo). La plejmulto de komputiloj povas montri la signojn aŭtomate.

Por multaj kialoj, mi ne proponas ĉi tiun ideon kiel propono por ĝenerale skibi esperantajn tekstojn en ĉi tiu maniero. Ĝi estas simple lingvo-ludo kaj eble lernilo.


Iru al la hejmpaxo de Jim Kingdon