Linukso

Linukso estas unikso-kongrua mastruma sistemo. Ĝi estas libera (vi povas kopii ĝin el amiko).

Linukso enhavas programojn el X fenestroj, la GNU-ajn programojn el la Organizo por Liberaj Programoj (Jen Kio estas la Organizo por Liberaj Programoj?), la kernon el Linus Torvalds, kaj aliajn kontribuaĵojn el multaj homoj. Mi ne scias kiom da homoj helpas skribi la programojn en linukso, verŝajne miloj.

Diversaj homoj kreas linuksajn programarojn (angle "distributions"), kun ĉiuj la programoj, kiujn oni bezonas por uzi linukson. La plej disvastigitaj kaj bonaj (laŭ mia scio) programaroj estas Red Hat kaj Debian.

Se oni scias aliajn esperantlingvajn informojn pri linukso en TTT, bonvolu uzi "Add URL" (aldonu vebadreson) ĉe la Unikso paĝo de Dmoz.org.

Aliaj paĝoj

Por pli da inform, vidu:

Linukso kaj la esperanta lingvo

Oni povas trovi esperantajn tiparojn el la Flandra Esperanto-Ligo (vidu "Tiparoj por Unix/xterm"). Ankaŭ vidu Tekstiloj ĉe dmoz.org.

Se vi havas problemojn kun la esperantaj vortoj pri komputiloj, vidu ekzemple la kompvortaron de P. Jelenc. Ĝi estas en ĉi FTPejo; la dosiero kompvortaro-legu-min.txt enhavas pli da informo.


Iru al la hejmpaxo de Jim Kingdon