La Monda Almanako kaj Libro da Faktoj aperigas tabelon de la nombro da parolantoj da diversaj lingvoj. Dum multaj jaroj, ĉi-tiu informo estis donita de Prof-o Sidney Culbert, kiu inkluzivis nombron de unu miliono parolantoj da Esperanto, poste pligrandigita al du milionoj.

Je la 1980-oj, kiel juna Esperantisto kiu aŭdis multajn nombrojn por la nombro da parolantoj de Esperanto (inkluzive kelkajn multe pli altaj ol du milionoj), mi skribis al Prof-o Culbert por informo pri sia takso. Ŝajne li ofte rivecis tiajn demandojn. Kune kun persona noto, li sendis kopiojn de du leteroj, de 1967 kaj de 1969.

Je 1989, jam ripetinte liajn taksojn ĉe variaj lokoj, mi petis de Prof-o Culbert pli da informo pri kiel li faris siajn taksojn. Lia respondo estas la tria letero.

La leteroj kiel montritaj ĉi-tie estas preskaŭ precizaj kiel mi ricevis ilin. Negravaj tajperaroj estis purigita, ekz. “eaach” -> “each”. Tre longa paragrafo en la “Metodoj” letero estis apartigita por legebleco. Kelkaj eraroj eble restas de la skanado. Aliaj notoj kaj miaj tradukoj el la Esperanto de Prof-o Culbert markiĝas per duoblaj parentezoj “((rimarko))”. Dankon al Jim Henry por grava purigado de miaj tradukoj.

Prof-o Culbert forpasis en Seatlo, Vaŝingtono, la 28a oktobro 2003.



[Back to articles page]