Traduko de GNUaj programoj al Esperanto

Ankaŭ vidu la teamo paĝo ĉe la GNUa traduka estrejo.

Kelkaj homoj laboras super traduki la mesaĝojn en GNUaj programoj. Ĉi paĝo ne estas oficiala. Se vi deziras pli da informo pri GNU, vidu mian linuksan paĝon.

Mi laboras super eo.po por la sh-utils (1.16). Ĝi estas finita sed certe bezonas provlegadon. Dankon informu min pri la eraroj. La versio ĉi tie estas el Sergio Pokrovskij - mi ne havas multon da tempo por tradukado do mi intencas ke li redaktos ĝin. Mi ne samopinas pri ĉiuj elektoj (ekzmple signo/kodero), sed mi ankaŭ ne kredas ke mi havas sufiĉan esperantan scion por diri - do eble S-ro Pokrovskij kaj la aliaj homoj (ekzemple Edmundo) povas diskuti la aferon. Instalu eo.po, se vi deziras. Jen la ŝanĝoj el mia versio al la versio de Pokrovskij.

Mi ne scias, kion mi kredas pri ISO8859-3 kontraŭ iksismo. Eble ni devas havi "LANG=eo" kaj "LANG=eo-x". Mi libervole tradukos, sed mi ne scias se mi libervole deziras ludi kun emacs, MIME, signaroj, ktp. Ĝi ne estas granda problemo, mi kredas: mi povas traduki ikse kaj "recode" (aŭ alia programo) povas ŝanĝi ĝin al ISO8859-3. Notu: en elekti la nombro de spacoj, uzu "ŭ" kiel unu signo, ne du. Ĝi devas aspekti stranga ikse, ne aspekti stranga kun la veraj signaroj.

Mi uzas la Esperanta komputila vortareto, P. Jelenc, 1993, la Komputika Leksikono, S. B. Pokrovskij, 1994, kaj ankaŭ mia vortareto. Kaj, klare, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.

Jen kelkaj eroj el malnova Teama Stato el Dale Gulledge (Dale havas pli ĝisdatigitan version):


Date: Fri, 26 Sep 1997 10:51:03 -0400
Subject:  Vere! GNU Traduka Projekto - Esperanto (eo) Teama Stato 96/09/26

GNU Traduka Projekto - Esperanto (eo) Teama Stato

Agada Teamestro:	Dale Gulledge <ddg@cci.com>
Retpoŝta Listo:        	eo@li.org
Ĝisdatiĝis (Updated):			97/09/26

Membroj:

	. . .

Se vi deziras traduki aŭ provlegi, sendu mesaĝon al la teamestro
(ddg@cci.com).  Mi aktualigos ĉi tiu statdosiero.  Ni uzas ISO 8859-3
(latin3).  Mi havas signarojn (por X Fenestroj) kaj klavarajn difinojn (por
Emacs) por uzi ĝin, se vi bezonas ilin.

Vi rajtas sendi mesaĝojn Esperante aŭ angle al la retpoŝta listo.
Ni preferas Esperanto.

Fonto por .pot dosieroj:

	ftp://ftp.iro.umontreal.ca/pub/po/pot/

Ni bezonas ftp-lokon por tradukitaj .pot dosieroj dum provlegado.  Ĉu iu ajn
havas spacon sur ftp-servilo?

Por informo pri tradukado de la .pot dosieroj, havigu la dosiero:

	ftp://ftp.iro.umontreal.ca/pub/po/gettext.tar.gz

Ĝi enhavas instrukcio en la angla.

Nuna traduka stato:

Statoj:
	neasignita             	Neniu nune tradukas ĝin.
	preparata              	Iu nune tradukas ĝin, sed ne estas havebla
                                por provlegi.
	provlegata         	Dosiero estas dissendita al eo.li.org por
				provlegi.
	kompleta           	Dosiero estas kompleta.  Ni sendis ĝin al la
				GNU Traduka Projekto por afiŝi en FTP-servilo.

   Dosiero      	Stato           Tago    	Tradukisto
   -------      	------          ----  		----------

   bash-2.0.pot . . .
   bison-1.25.pot . . .
   . . .

Iru al la hejmpaxo de Jim Kingdon